Saltu al enhavo

Alibaba Cloud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alibaba Cloud
Alibaba Cloud
Alibaba Cloud
kompaniofilio • infrastrukturo kiel servo
Lando Ĉinio
Retadreso https://www.alibabacloud.com/
Kategorio Nuba komputado, Retservo
Posedanto Alibaba Group
Fondiĝo septembro 2009
Image
Image
vdr

Alibaba Cloud (ankaŭ konata kiel Aliyun (ĉine 阿里云, pinjine: Ālǐyún) estas firmao de nuba komputado, filio de Alibaba Group. Alibaba Cloud disponigas nubkomputikajn servojn al retaj entreprenoj kaj la propran retkomercan ekosistemon de Alibaba. Ĝiaj internaciaj operacioj estas registritaj kaj ĉefsidejitaj en Singapuro.[1]

Alibaba Cloud ofertas nubservojn kiuj estas haveblaj laŭ pago-bazo, kaj inkluzivas elastan komputadon, datumstokadon, rilatajn datumbazojn, grandan datumaran prilaboradon, DDoS-protekton kaj enhav-liveran reton (CDN).

Ĝi estas la plej granda kompanio pri nuba komputado en Ĉinio[2] kaj en Azio-Pacifiko laŭ Gartner.[3] Alibaba Cloud funkciigas datumcentrojn en 24 regionoj kaj 74 haveblecaj zonoj tra la mondo.[4] Ekde junio 2017, Alibaba Cloud estas metita en la sektoron de la Viziuloj de Magic Quadrant de Gartner por nuba infrastrukturo kiel servo, tutmonde.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Clouder, Alibaba. 10 Years of Cloud Intelligence: How Will Alibaba Change the Future of Cloud Computing? (angle). Alibaba Cloud Community (Aŭgusto 27, 2019). Arkivita el la originalo je 2020-11-29. Alirita 2019-10-31 .
  2. Eileen Yu. "Alibaba's fiscal 2017 revenue climbs 56 percent on cloud, mobile commerce growth", ZDNet, 2017-08-18. Kontrolita 2017-06-20. (angle)
  3. Alibaba Cloud Ranked First in Asia Pacific(*) by Gartner Market Share: IT Services in IaaS and IUS (angle). www.businesswire.com (2019-04-24). Arkivita el la originalo je 2021-06-06. Alirita 2021-06-06 .
  4. Alibaba Cloud Global Locations (angle). AlibabaCloud. Arkivita el la originalo je 2021-06-06. Alirita 2021-06-06 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]