Saltu al enhavo

Bugatti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bugatti
Bugatti
Image
Image
privata firmao
entrepreno Redakti la valoron en Wikidata
Dum 15-a de decembro 2000 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Bugatti Automobili
Jura formo akcia kompanio, parto de konzerno Volkswagen AG
Fondita 1909, refondoj en 1987 kaj 1998
Fondintoj Ettore Bugatti vd
Sidejo Molsheim, Alzaco, Francio
Lando Francio
Estr(ar)o Wolfgang Dürheimer, prezidanto
Dungitoj 297 (stato: 2016)
Agokampo aŭtomobila industrio
sporta aŭto
Posedata de Bugatti Rimac • Volkswagen AG vd
TTT www.bugatti.com
Image
Image
vdr

Bugatti estas tradicia aŭtomobila firmao. Jure temas pri akcia kompanio, kiu estas parto de la konzerno Volkswagen AG. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Molsheim de Alzaco en Francio. Fondinto de la firmao estis Ettore Bugatti, en la origina formo la entrepreno produktis aŭtojn inter la jaroj 1909 kaj 1963.

Image
vetveturiloj de la tipoj Bugatti 35 kaj 37 (1925 kaj 1929)

Bugatti estis inter la legendaj aŭtaj markoj de Eŭropo. La veturiloj de la marko estis inter la plej sukcesaj vetveturaj aŭtomobiloj kaj ankaŭ inter la plej noblaj kaj bonkvalitaj privataj aŭtoj de sia epoko. Post la fino de la origina produktado, la marko dufoje estis revivigita. Unue en 1987 Romano Artioli fondis la entreprenon Bugatti Automobili en Italio. En 1998 la konzerno Volkswagen AG transprenis la rajton uzi la dezajnon kaj nomon Bugatti. Ekde tiam la marko plu ekzistas kiel franca firmao Bugatti Automobiles SAS.

Image
la modelo Bugatti Veyron 16.4, produktita inter 2005 kaj 2012