DHCP

DHCP (angle Dynamic Host Configuration Protocol, "Dinamika Gastig-Agorda Protokolo") estas protokolo rilata al komputiloj kaj komputilaj retoj. Ĝi estis farita por ke komputiloj povu konektiĝi al aliaj komputiloj (en reto) aŭtomate. Por povi aliri la Interreton (aŭ ajnan komputilan reton), necesas IP-adreso. DHCP ebligas aŭtomate akiri ĉi tiun IP-adreson. Aliaj datumoj, kiel DNS, aŭ tempservilo ankaŭ povas esti akiritaj tiel. Fine, komputiloj kiuj subtenas ĝin povas eĉ ricevi diskobildon, kiun ili ekfunkciigas tra la reto.
La adreso povas esti dinamika (ĝi povas ŝanĝi), aŭ ĝi povas esti statika (ĝi restas la sama). Post iom da tempo, la adres-atribuo devas esti renovigita.
DHCP estas unu el la plej komplikaj IP-protokoloj en komputilaj retoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Dynamic Host Configuration Protocol" en la simpla angla vikipedio (fonta versio 7787297). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |