Saltu al enhavo

Getafe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Getafe
Image
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28901–28909
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Sara Hernández Barroso
Demografio
Loĝantaro 193 238  (2025) [+]
Loĝdenso 2 454 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo)40.3-3.7166666666667Koordinatoj: 40° 18′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Alto 622 m [+]
Areo 78,74 km² (7 874 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Image
Getafe (Madrido)
Getafe (Madrido)
DEC
Image
Situo de Getafe
Getafe (Hispanio)
Getafe (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Getafe

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Getafe [+]
Image
Image
vdr
Image
Strato de Getafe.

Getafe estas hispana urbo situanta en la suda parto de la Madrida Regiono kaj unu el la municipoj plej industriigitaj de la metropolita areo de Madrido. Ĝia graveco venas de la militista aerbazo, unu el la plej antikvaj de Hispanio, de la Monteto de la Anĝeloj, konsiderata geografia centro de la Iberia duoninsulo, kaj de la Universitato Karlo la 3-a, kies rektorejo troviĝas en la urbo.

La proksimeco de Getafe al Madrido igis grandan industrian disvolviĝon laŭlonge de la 20-a jarcento, pliigante laŭ la stato de 2025 al 193 238 loĝantoj sur areo de 78,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 454 loĝantoj/km².

La urbo troviĝas je 13 km sude de centro de Madrido en la suda parto de la metropolita areo de Madrido en loko nomata la Hispana Centra Altebenaĵo de la Iberia duoninsulo, kaj en la baseno de la rivero Manzanaro. Ĝi estas dividata en la kvartaloj: El Bercial, Las Margaritas, Sector III (kiu inkluzivas Arroyo Culebro), La Alhóndiga, la zono Centro-San Isidro, Juan de la Cierva, Norda Getafe kaj la submunicipo Perales del Río.

La Stadiono Alfonso Pérez estas la stadiono de la futbalteamo CD Getafe.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]