Saltu al enhavo

Meza Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Administra regiono
Meza Grekio
Περιφέρεια Στερεάς Ελλάδας
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 15 549,31 km²
nombro de loĝantoj: 508 254 (2021)
loĝdenso: 33 loĝantoj po km²
administra centro: Lamia
provincoj (νομοί): 5
kodo laŭ normo ISO: GR-H
kodo laŭ normo NUTS: GR24
retpaĝo: www.stereaellada.gov.gr
Map
Image
vdr

Meza Grekio (greke Στερεά Ελλάδα, Stereá Elláda, laŭvorte (sed ne en preciza geografia senco) "firma Grekio" aŭ "solida Grekio" en la senco de "kontinenta Grekio") estas unu el la 13 administraj regionoj de Grekio. La regiono, kies administra centro estas la urbo Lamia, ampleksas centran parton de la kontinenta parto de Grekio kaj la insulojn Eŭbeo kaj Σκύρος [ˈskʲirɔs], ambaŭ inkluzive de iuj signife pli malgrandaj insuletoj.[1]

Ĝi dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

  • Evritanio (Nomos Evrytanias), administra centro Karpenisi
  • Ftiotido (Nomos Fthiotidos), administra centro Lamia
  • Beotio (Nomos Viotias), administra centro Levadia
  • Eŭbeo (Nomos Evvias), administra centro Ĥalkida
  • Focido (Nomos Fokidas), administra centro Amfisa

Laŭ la stato de 2021 en la regiono vivis 508 254 loĝantoj sur areo de 15 549,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la administraj regionoj Tesalio norde, Atiko sude kaj, ne mirige, Okcidenta Grekio okcidente. Do la historia termino Στερεά Ελλάδα, Stereá Elláda, laŭvorte "firma Grekio" aŭ "solida Grekio" en la senco de "kontinenta Grekio", neniel en geografia senco signifas la tutan kontinentan parton de Grekio kaj mem konsistas je pli-malpli triono el insuloj kaj insuletoj. Tial ekster la greka lingvo la "pli fidela" traduko al termino "kontinenta Grekio" estas evitata, ĉar geografie oni per tiu termino komprenus la mal-insulan parton de la nuna respubliko, kio estus io tute alia.

Eĉ pli konfuzige estas, ke ankoraŭ ekzistas la koncepto de pli vasta historia regiono Centra Grekio (greke Κεντρική Ελλάδα, Kendrikí Elláda), kiu ampleksas areon de sume 24 818,3 kvadrataj kilometroj kaj kuninkluzivas la nunajn administrajn regionojn Atiko kaj la nordan, "kontinentan" parton la la administra regiono Okcidenta Grekio.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. En la greka lingvo la vorto Σκύρος estas gramatike ina kaj plurala, kvankam la vorto fakte geografie "singulare" signifas unu insulon, kiu nur kun la tutproksimaj signife pli malgrandaj insuletoj konsistigas insulan komunumon same nomata "Σκύρος" - tiam la koncepto pluralo geografie denove ĝustas. Esperantigo de la greka termino Σκύρος ĝis nun ankoraŭ ne dokumentatas en Vikipedio, kaj artikolo pri la geografia insulo kaj la insula komunumo ankoraŭ ne estas.