Norbert Wiener
Norbert WIENER (naskiĝis la 26-an de novembro 1894 en Columbia, Misurio, Usono; mortis la 18-an de marto 1964) estis usona matematikisto kaj unu el la fondintoj de kibernetiko kaj la teorio de artefarita intelekto. Li estis profesoro ĉe MIT, kie li laboris ekde 1919. Li estis premiita per la usona Nacia Medalo de Scienco. La verko Cybernetics (Kibernetiko) de Wiener estis publikigita en 1948 sub la titolo Cybernetics: Control and Communication in the Animal and the Machine.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Norbert Wiener naskiĝis en juda familio. Li estis la unua filo de Bertha Kahn kaj Leo Wiener. Leo estis tiam docento pri slava lingvaro en la Universitato Harvard. Lia patro, Leo Wiener (1862–1939), naskiĝis en Bjalistoko, Rusia Imperio, estis samtempulo kaj samurbano de L.L. Zamenhof.
Wiener estis edukita hejme ĝis li atingis 7 jarojn. Poste li eniris lernejon sed dum mallonga tempo, kaj finis plejparton de siaj studoj endome. Li abiturientiĝis kiam li estis 11-jara en 1906, kaj en septembro de la sama jaro li eniris en la Universitaton Tufts kie li studis matematikon.
Norbert Wiener eniris la Teknologian Universitaton de Berlino, kie post kompletigo de sia dua jaro, li transloĝiĝis al Usono, En la aĝo de 18 jaroj, Norbert Wiener ricevis sian doktorecon de Harvard. La ĉefaj rezultoj de lia disertacio pri filozofio, dediĉita al formala logiko, estis publikigitaj en la Proceedings of the Cambridge Philosophical Society. Li poste fariĝis profesoro en la Fakultato de Slavaj Lingvoj kaj Literaturo ĉe la Universitato Harvard.
N. Wiener pri la sociaj konsekvencoj de aŭtomatigo
[redakti | redakti fonton]Ni imagu, ke la dua revolucio estas kompleta. Tiam la averaĝa homo kun averaĝaj aŭ eĉ pli malgrandaj kapabloj havos nenion indan vendi. Ekzistas nur unu elirejo: konstrui socion bazitan sur homaj valoroj krom aĉetado kaj vendado. Konstrui tian socion postulos konsiderindan preparon kaj grandan lukton, kiu, sub favoraj cirkonstancoj, povas esti farata sur ideologia nivelo; alie, kiu scias kion?[1]
Memoro
[redakti | redakti fonton]Kratero sur la alia flanko de la luno estis nomita laŭ Norbert Wiener en 1970.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 18182 Wiener, asteroido
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) N. Wiener, Cybernetics: Control and Communication in the Animal and the Machine, 1968, p. 77.

