Saltu al enhavo

Pargas

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pargas
Image
komunumo (2009–)
urbeto
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 999  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 18′ N, 22° 18′ O (mapo)60.322.3Koordinatoj: 60° 18′ N, 22° 18′ O (mapo) [+]
Areo 883,98 km² (88 398 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Image
Pargas (Finnlando)
Pargas (Finnlando)
DEC
Image
Situo de Pargas

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Pargas [+]
Image
Image
vdr

Pargas (jen svede, finne Parainen) estas urbo de Finnlando en provinco Origina Finnlando. Ĝia areo estas 5 547,81 km² el kio estas tero 883,20 km², maro 4 654,54 km² kaj alia akvo 10,07 km². La 30-an de junio 2021 la urbo havis 15 144 loĝantojn. Ĝiaj terareoj estas nur en insuloj de Maro de finna insularo. Pargas estas konata pri mineja industrio kaj granda insularo. Ĝi inkludas el la finnlandaj komunumoj plej multe da marareo. El ĉiuj komunumoj de Finnlando en Pargas situas plej multaj somerdometoj, pli ol 8000 da ili. La najbaraj komunumoj estas Brändö, Sottunga, Kökar, Kimitoön, Sauvo, Kaarina, Turku, Naantali kaj Kustavi. La urbestro estas Patrik Nygrén. La loĝantara plejo estas svedlingva.

La bazarurbeto Pargas estis distingita en komenco de jaro 1948 el komunumo Pargas, kiu prenis nomon Pargas landskommun. Pargas landskommun estis ligita al kampurbo Pargas en komenco de jaro 1967, kaj en komenco de jaro 1977 kampurbo Pargas fariĝis urbo samkiel ĉiuj aliaj lastaj kampurboj de Finnlando krom Karhula. La nuna urbo Pargas aperis en komenco de la jaro 2009 post unuigo de la urba komunumo Pargas kun la najbaraj komunumoj Nagu, Korpo, Houtskär kaj Iniö.

Pargas kaj Kaskinen estas en Finnlando la nuraj urboj, kies limoj estas tute akvaj. La insulo Utö, kiu apartenas al Pargas, estas la plej suda loĝata insulo de Finnlando.

Oni taksas, ke unue en la nomo Parainen estis inter r kaj a palatala spiranto, kia ne plu aperas en la finna lingvo. Tiu spiranto estis malforta paro por forta k en konsonanta ŝanĝado (finne astevaihtelu, svede stadieväxling, angle consonant gradation).. Laŭ tia takso la vorto estas el vorto parka, kiu signifis plimalbonigantan veston kaj nun signifas homon, kiu havas malbonan estadon. Post la lingvoŝango el la finna al la sveda la sveda nomo Pargas iĝis do, ke la palatala spiranto estis anstataŭigita per g, ĉar ĝi estas fonetike samtipa kaj la sveda ne inkludis la palatalan spiranton kaj la sufikso -(i)nen estis anstataŭigita per -s same kiel en multaj aliaj svedlingvaj loknomoj de Finnlando.

Kiam en la areo estis planita komunuma ligito, el la ligitaj komunumoj Pargas petis, ke sia nomo estu la nomo de la nova komunumo, sed la kvar malgrandaj komunumoj apogis la nomon Väståboland. Dum la komunuma ligito en 2009, la nomo de la komunumo iĝis Väståboland, sed la nomo estis kritikita ĉar estis malfacile por finnlingvaj parolantoj kaj neniu bonorda finna traduko povus esti trovita por ĝi. Ĝi estis laŭvorte finnigita kiel Länsi-Turunmaa, sed ĉi tiu nomo ŝajnis nenatura kaj artefarita. Referendumo pri la nomo de la komunumo estis organizita en la komunumo, kaj pro la rezulto de la voĉdono, la nomo de la municipo iĝis la nomo de la antaŭa urbo Pargas/Parainen. Tial la nomo Pargas/Parainen venis denove al uzo kiel nomo de komunumo en la komenco de jaro 2012. Tio estis la nura kazo en finna historio kie referendumo estis okazigita sur la nomo de la municipo. Preskaŭ ĉiuj voĉdonantoj, kiuj apogis la nomon Pargas, estis el la areo de la antaŭa pli malvasta urbo Pargas.

Konataj lokuloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]