Saltu al enhavo

Sabadell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Sabadell
Image
municipo de Katalunio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08200–08208
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Marta Farrés Falgueras
Demografio
Loĝantaro 225 368  (2025) [+]
Loĝdenso 5 962 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 2° 6′ O (mapo)41.5483333333332.1075Koordinatoj: 41° 33′ N, 2° 6′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 37,8 km² (3 780 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Image
Sabadell (Provinco Barcelono)
Sabadell (Provinco Barcelono)
DEC
Image
Situo de Sabadell
Sabadell (Hispanio)
Sabadell (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Sabadell

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Sabadell [+]
Image
Image
vdr
Image

Sabadell estas urbo en Hispanio, en la kataluna provinco Barcelono, kun-ĉefurbo de la distrikto (comarca) Vallès Occidental. Loĝantaro: 201.712 homoj (jaro 2007).

Ĝi estas grava industria centro, ĉefe tekstila. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]
Image
monumento honore al L. L. Zamenhof en la grava urbocentra bulvardo Ronda Zamenhof
Image
Image
Memortabulo honore al L. L. Zamenhof.

Sabadell estis unu el la centroj de la Esperanto-movado en la iberia duoninsulo. En la 1930-aj jaroj ekzistis grupo de laboristaj esperantistoj. Nuntempe ĝi estas la sidejo de Centro de Esperanto Sabadell, Kataluna Esperanto-Asocio, Kataluna Esperanto-Junularo kaj Kultura Asocio Esperantista.

Grava urbocentra bulvardo ĉi tie nomiĝas Ronda Zamenhof. En 1989 tie stariĝis moderneca monumento honore al li.

Luis Serrano Pérez kun sia edzino Maria Ferigle Danti (mortinta aŭguste 2023), kunorganizis Internaciajn E-semajnojn de la Kulturo kaj Turismo en Katalunio (1995-2016).

Elstaraj esperantistoj el Sabadell

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]