Luoding
| Luoding | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| kantonnivela urbo subprefektujo-nivela urbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 527200 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 984 100 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 422 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 22° 46′ N, 111° 34′ O (mapo)22.76449111.57454Koordinatoj: 22° 46′ N, 111° 34′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 2334,68 km² ( 233 468 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Luoding (laŭ simpligita ĉina skribo 罗定, laŭ tradicia ĉina skribo 羅定, kun tonsignoj Luódìng, laŭ poŝto Loting) estas subprefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko, samtempe distriktonivela urbego en Yunfu.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 la subprefektujnivela loĝantaro estis 1 297 196 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La milionurba areo situas sur ebenaĵo laŭ rivero sur areo 2300 km². Yunfu troviĝas 38, Wuzhou 109, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 188, Ŝanhajo 1370, ĉefurbo Pekino 1970 km laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam antaŭ dek mil jaroj antikvaj homoj loĝis en tiu areo. Fama monumento pri tio estas rokgravuraĵo. Historie Luoding estis grava nodo laŭ la antikva Silka Vojo, konata kiel "grava enirejo kaj strategie grava loko". La loknomo Luoding estis establita en 1577. La distrikto estis transformita en urbon je distrikta nivelo la 8-an de aprilo 1993. Ĝi evoluigis malferman, inkluzivan kaj diversan kulturan karakteron, karakterizitan per pionira, aventurema, entreprenema kaj noviga spirito. Inundo okazis en 2009.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La plej altnivela eduko okazas en metia kaj teknika altlernejo, respektive en malferma universitato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La subprefektujnivela areo havas rapidfervojon el Ŝenĝeno, krome pluraj naciaj ŝoseoj kaj rapidvojoj, eĉ flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1629 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La precipitaĵo kulminas junie, malkulminas decembre.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




