Saltu al enhavo

Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

380 457 artikoloj en Esperanto
450 aktivaj redaktantoj
±650 000 unikaj vizitantoj monate (2025)

Artikolo de la Monato

kolekto de iuj pengvenaj fotoj
kolekto de iuj pengvenaj fotoj

Pingveno estas iu birdo el la ordo SfeniskoformajSphenisciformes kaj familio Sfeniskedoj kiu ne povas flugi. Ĝi vivas preskaŭ nur sur la suda hemisfero, sed, male al kutima supozo, ne nur en malvarmaj klimatoj, kiel Antarkto. Fakte malmultaj specioj loĝas en tiom malvarmaj klimatoj, kelkaj specioj vivas en moderklimataj areoj kaj unu specio tiom norde, kiom ĝis la Galapagoj ĉe la Ekvatoro nome la Galapaga pingveno kaj serĉante nutraĵon ili kelkfoje eĉ transiras Ekvatoron. La plejmulto da pingvenoj manĝas krilon, salikokojn, fiŝojn, loligojn kaj aliajn marajn nutraĵojn, kiujn ili kaptas naĝante subakve. Ĉar ili estas akvobirdoj, ili estas adaptitaj por vivo en akvo, nome pingvenoj havas kontrastan malhelan kaj blankan plumaron, kaj ties flugiloj evoluis al naĝiloj. Ili pasigas preskaŭ duonon de siaj vivoj surtere kaj duonon en oceanoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Francisco Antônio de Almeida Júnior, Birdoj, Petro Paŭlo Rubens


Pri Vikipedio

Esperanta Vikipedio

Image

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Image

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago


Nuna Kunlaboraĵo

Image
Triangulo de Kanisz
La nuna kunlaboraĵo estas Optika iluzio. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Tipoj de videoludoj, Mondaj Ludoj de 2025, Ozzy Osbourne

Aktualaĵoj

12-a de januaro 2026
  • Irano Amasaj protestoj okazas en Irano pro ekonomiaj kaj sociaj kialoj.
3-a de januaro 2026
1-a de januaro 2026
26-a de decembro 2025



Ĉu vi scias ke...?

Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:

Image Komunejo
Libera dosiera deponejo
Image Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Image Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Image Vikivortaro
Universala libera vortaro
Image Vikidatumoj
Libera datumbazo
Image Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Image Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Image Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Image Vikifontaro
Libera biblioteko
Image Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Image Vikiversitato
Libera universitato
Image Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo
Image Vikifunkcioj
Katalogo de reuzeblaj funkcioj