Chrysler
| FCA US LLC | ||
|---|---|---|
| FCA US LLC | ||
| entrepreno entrepreno aŭtomobilo-faranta firmao | ||
| Dum | 6-a de junio 1925 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | usona akcia kompanio (Limited Liability Company, LLC) | |
| Fondita | 1925 | |
| Fondintoj | Walter Chrysler vd | |
| Sidejo | Auburn Hills, Miĉigano, Usono | |
| Lando | Usono | |
| Estr(ar)o | Sergio Marchionne (ĉefa afergvida oficisto) | |
| Dungitoj | 132 130 (en 2006) | |
| Spezosumo | 59,4 miliardoj da usonaj dolaroj (en 2006) | |
| Agokampo | aŭtomobila industrio | |
| aŭtomobilo • kamiono • aŭtomobila parto | ||
| Posedata de | Stellantis • Fiat Chrysler Automobiles • Fiat Group vd | |
| filiaj kompanioj | Chrysler • Dodge • Ĵipo • MoPar • Ram Trucks • SRT vd | |
| Posedataj kompanioj | American Center • Chrysler Headquarters and Technology Center • Pillette Road Truck Assembly vd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Chrysler estas usona aŭtomobila firmao kun sidejo en la urbo Auburn Hills, Miĉigano. Je kvinono, do je 20 procentaĵoj, la firmao apartenas al la itala firmao Fiat. Ĝis la jaro 1998 la firmao sub la nomo Chrysler Corporation estis memstara entrepreno kaj poste sekve de fuzio kun la germana firmao Daimler AG iĝis parto de nova konzerno DaimlerChrysler AG. En majo 2007 la estraro de tiu konzerno decidis plejparte vendi la konzernoparton Chrysler. Aĉetanto de la plejparto de tiu konzernoparto estis la investa societo Cerberus Capital Management, kaj ekde la 3-a de aŭgusto 2007 validis la firmaa nomo Chrysler LLC. Fine de aprilo 2009 la firmao anoncis bankrotiĝon. Ekde la 10-a de junio 2009 validas la posta firmaa nomo Chrysler Group LLC kaj la decida posedanto estas la itala aŭtomobila konzerno Fiat. La itala konzerno decidis forti interligi la markon Chrysler kun la marko Lancia kaj ekde somero 2011 planas ne plu vendi Chrysler-aŭtomobilojn en Eŭropo.

Laŭ la stato de 2011, la firmao produktas kaj vendas aŭtomobilojn de la markoj Chrysler, Dodge, Jeep (de kiu devenas la esperantlingva vorto "ĵipo" kaj Global Electric Motorcars. Aldone la firmao posedas la rajtojn je pliaj aŭtomobilaj markoj, kiuj ne plu produktatas kaj vendatas, interalie DeSoto (ĝis 1961), Fargo (kamionoj, ĝis 1972), Imperial (ĝis 1983), American Motors Corporation (AMC, ĝis 1987), Eagle (ĝis 1998), Plymouth (ĝis 2001) kaj Nissan Tiida respektive Trazo (2008 kaj 2009).

