FIFA
| Federacio Internacia de Futbalo Asocia | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Fédération Internationale de Football Association | |||||
| metaorganizaĵo internacia sporta federacio federacio de futbalo neprofitcela organizaĵo | |||||
| Komenco | 21-a de majo 1904 vd | ||||
| Geografia situo | CH1903: 685769 / 248460 (mapo)47.3813888888898.5744444444444Koordinatoj: 47° 22′ 53″ N, 8° 34′ 28″ O; CH1903: 685769 / 248460 (mapo) | ||||
Mapo de FIFA kun la ses konfederacioj.
| |||||
| Lando(j) | Svislando vd | ||||
| Sidejo | Zuriko | ||||
|
| |||||
| Tipo | sporto (futbalo) | ||||
| Moto | For the Game. For the World. | ||||
| Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Mattias Grafstrom (en) | ||||
| Estro | Gianni Infantino (ekde la 26-a de februaro 2016) | ||||
| Lingvoj | |||||
| Filioj | CONCACAF CAF Azia Futbala Konfederacio CONMEBOL UEFA Oceania Futbal-Konfederacio | ||||
| Posedatoj | FIFA headquarters (en) | ||||
| |||||
| Retejo | http://fifa.com | ||||
La Fédération Internationale de Football Association (esperante Federacio Internacia de Futbalo Asocia) aŭ simple FIFA estas metaorganizaĵo, internacia sporta federacio kaj la rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia ĉefsidejo estas Zuriko, Svislando.
La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:
- AFC - (Azio)
- CAF - (Afriko)
- CONMEBOL - (Sudameriko)
- CONCACAF - (Nordameriko, Centra Ameriko kaj Antiloj)
- OFC - (Oceanio)
- UEFA - (Eŭropo)
FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:
- FIFA Mondpokalo
- Olimpika Futbal-Turniro
- Futbala Mond-Ĉampionado Junulara
- Futbala Mond-Ĉampionado Sub-17-jaraĝa
- Virina Mondpokalo de FIFA.
- Futbala Virina Mond-Ĉampionado Sub-19-jaraĝa
FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.
La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbala Asocio, la Skota Futbala Asocio, la Futbala Asocio de Kimrio kaj la Irlanda Futbala Asocio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||




