Saltu al enhavo

Friends

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Amikoj
Image
televida serio
Originala titolo Friends
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Komedio
Kreita de David Crane
Marta Kauffman
Rakontita de Carter Bays
Craig Thomas
Lingvo(j) Angla
Amplekso
Sezonoj 10
Epizodoj 236
Daŭro sen reklamoj 22 minutoj
Elsendo
Bilda formato 16/9
Elsendita 22-a de septembro 1994 – 6-a de majo 2004
Kronologio
Sekva serio Joey
Eksteraj ligiloj
http://warnervideo.com/friends15/
ĉe IMDb
Image
Image
vdr

Friends ("Amikoj") estas deksezona televida serio, situacia komedio en Usono. La serio prezentas ĉiutagan vivon de ses dudekjaruloj (pli poste tridekjaruloj; tri viroj kaj tri virinoj). La serion mendis la televida stacio NBC kaj pretigis Warner Bros. La unua epizodo aperis en la televida programo la 22-an de septembro 1994, la lasta la 6-an de majo 2004. Produktoroj estis: Kevin S. Bright, Marta Kauffman, David Crane (Bright/Kauffman/Crane Productions).

Ĉefrolantoj

[redakti | redakti fonton]
Aktoro Rolo Naskiĝa dato
Jennifer Aniston Rachel Karen Green 11-an de februaro 1969
Courteney Cox Arquette Monica E. Geller-Bing 15-an de junio 1964
Lisa Kudrow Phoebe Buffay-Hannigan 30-an de junio 1963
Matt LeBlanc Joseph Frances Tribbiani 25-an de julio 1967
Matthew Perry Chandler Muriel Bing 19-an de aŭgusto 1969
David Schwimmer Dr./Prof. Ross Eustace Geller 2-an de novembro 1966
  • Emma Geller-Green (filino de Rachel kaj Ross)
  • Frank Buffay Sr. (patro de Phoebe)Bob Balaban
  • Lily Buffay (adoptita patrino de Phoebe) – nur menciita
  • Phoebe Abbot (patrino de Phoebe)Teri Garr
  • Frank Buffay Jr. (duonfrato de Phoebe)Giovanni Ribisi
  • Ursula Buffay (ĝemelfratino de Phoebe)Lisa Kudrow
  • Mike Hanigan (edzo de Phoebe en la 10-a sezono)Paul Rudd
  • Gina Tribbiani (pli aĝa fratino de Joey) en serio Joey Drea DeMatteo
  • Dina Tribbiani (pli juna fratino de Joey)
  • Mary Angela Tribbiani (pli juna fratino Joey)
  • Mary Theresa Tribbiani (pli juna fratino Joey)
  • Veronica Tribbiani (pli juna fratino Joey)
  • Cookie Tribbiani (pli juna fratino Joey)
  • Tina Tribbiani (pli juna fratino Joey)
  • Mary Ellen Tribbiani (pli juna fratino de Joey)

Pliaj porokazaj rolantoj

[redakti | redakti fonton]
  • Gunther (kelnero en la Central Perk)James Michael Tyler
  • Janice (randevua paro de Chandler)Maggie Wheeler
  • Estelle Leonard (agento de Joey)June Gable
  • Carol Willick (iama edzino de Ross)Jane Sibbett
  • Susan Bunch (lesba partnero de Carol Willick)Jessica Hecht
  • "Malbela nuda viro" (loĝas en la kontraŭa domo), translokiĝas en la 5-a sezono
  • Koketo kaj Ansero (dombestoj de Chandler kaj Joey)
  • Mr. Treeger (dom-prizorgsito en loĝejo de Monica, Chandler, Joey kaj Rachel)Michael G. Hagerty
  • Barry Farber / Finkle / White (iama fianĉo de Rachel)Mitchell Whitfield
  • Mindy (amikino de Rachel, pli poste (eksa) edzino de Barry) - Jennifer Gray
  • Paolo (itala amatino de Rachel) - Cosimo Fusco
  • Mr. Heckles – suba najbaro de Monica kaj Rachel; plendas pro la daŭra bruo
  • Dr. Richard Burke (eksa amiko de Monica)Tom Selleck
  • David "(sciencista amatino de Phoebe, laboranta en Minsko") - Hank Azaria

Ĉefa titola muziko

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa titolmuziko, la I'll Be There for You de The Rembrandts iĝis granda ŝlagro, post kiam iu programgvidanto de Nashville kompilis el la 45-sekunda muziko 3-minutan kanton kaj plurfoje diaŭdigis en la radio. La muzikgrupo – je premo de la album-eldona firmao – larĝigis kaj denove surdiskigis – jam kiel plenan kanton – la titolmuzikon, kiu atingis sur la listo de usona magazino Billboard ĝis la 17-a lokumo.

Komenco de la serio

[redakti | redakti fonton]

Rachel forlasas dum la geedziĝa festo sian fianĉon Barry kaj enloĝiĝas ĉe la malnova (infanaĝa) amikino, Monica. La paro loĝas en la sama domo kun Chandler kaj Joey. Ili renkontiĝas kun frato de Monica, Ross, kiu ekdivorcas de la edzino (pri kiu evidentiĝas, ke ŝi estas lesbiana) kaj kun la „liberpensa” Phoebe, malnova samĉambrano de Monica. La serio estas ludata plej ofte en loĝejoj de Monica, Chandler kaj Joey, respektive en la teretaĝa kafejo, en la Central Perk.

Ĉefaj konfliktoj, humurfontoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konflikta fonto dum la tuta serio, la rilato „nek kun vi, nek sen vi ” inter Ross kaj Rachel, kies frukto estas Emma Geller-Green (naskiĝas je fino de la 8-a sezono). Dumtempe formiĝas amo inter Chandler kaj Monica, ili geedziĝas kaj – je fino de la 10-a sezono – adoptas ĝemelan paron.

Je fino de la serio, Phoebe geedziĝas kun Mike Hanigan. Monica kaj Chandler adoptas ĝemelojn kaj transloĝiĝas al urboranda ĝardena domo. Rachel kaj Ross denove provas la kunvivon. Post morto de lia manaĝisto, Joey translokiĝas al sia fratino en Los Angeles, lia historio daŭras en serio Joey.

Ĉefroloj

[redakti | redakti fonton]

Rachel Karen Green

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas adorita filino de riĉa familio, kiu forlasas la fianĉon Barry dum la geedziĝa festo kaj ekloĝas ĉe la amikino Monica. Ŝi havas du pli junajn fratinojn, Jill kaj Amy Green.

Kariero: Ŝi komence laboras kiel kelnerino en la kafejo Central Perk, poste laboras en Modejo Fortuna poste ĉe Bloomingdale's, lastfoje ĉe Ralph Lauren kiel aĉetisto.

Humurfontoj:

  • Amo de Gunther: Gunther kaŝe amas Rachel
  • Amo de Ross: Ross amis ŝin jam en la gimnazio, sed neniam kuraĝis al proksimiĝo
  • Kia nazo!: Oni ŝercas plurfoje pri nazoperacio de Rachel. Fakte Jennifer Aniston havis nazoperacion en 1996 – pro spirproblemoj – kaj en 2007.

Monica E. Geller

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas kuiristino, kiu manie ŝatas la ordon kaj purecon. Ŝi ne toleras malvenkon, ŝi estis dika en la junaĝo.

Kariero: Post kelkaj sezonoj, ŝi iĝas ĉefkuiristo en grava restoracio.

Humurfontoj:

  • Dikeco en junaĝo: oni rememorigas ŝiajn junecon, dikecon
  • Puriga manio:
  • Duagrada infano: Monica, kiel pli juna fratino de Ross, estis ĉiam duagrada ĉe la gepatroj, kiuj ne kaŝas tiun opinion.

Chandler Muriel Bing

[redakti | redakti fonton]

Oficisto, kiu ne havas bonŝancon en la amrilatoj.

Kariero: Li estis komence simpla oficisto, poste avancas. Li forlasa la laborejon en la 9-a sezono kaj eklaboras en la reklama branĉo.

Humurfontoj:

  • Samseksemulo?:
  • Daŭra ŝercado: Chandler daŭre ŝercas.

Joseph 'Joey' Francis Tribbiani

[redakti | redakti fonton]

Naiva, infaneca, ne tro rapidpensa aktoro, kiu sukcesas ĉe la virinoj. Lia hobio estas la manĝado. Li havas ok fratinojn, Cookie, Dina, Tina, Gina, Mary Angela, Mary Ellen, Mary Theresa kaj Veronica Tribbiani.

Kariero: Li aktoradas, manekenas, ludas en reklamfilmetoj, serioj.

Humurfontoj:

  • Nekontentigebla manĝemo: Joey kapablas ĉiam ĉiom manĝi. Karakteriza frazo: „Joey ne donas el sia manĝ'!”
  • Menso: Joey estas pigrapensa rolanto, kio kaŭzas ŝercajn kaj humurajn situaciojn.
  • „Nu, kiel vi fart'?” (How You Doin')?: in-konatiĝa frazo de Joey

Plimulto de la virinoj tuj svenas al Joey je aŭdo de la frazo, escepte Janenine LaCroux, provizora samĉambrano de Joey.

Joey – laŭ propra eldiro – neniam portas subkalsoneton.

Dro. Ross Eustace Geller

[redakti | redakti fonton]

Paleontologo, poste universitata instruisto. Li divorcis, post kiam lia edzino Carol malkovris sian lesbaninecon, post 7-jara geedzeco.

Kariero: Profesoro (en la 10-a sezono, oni senlimigas lian postenon) en la Novjorka Universitato

Humurfontoj:

  • Paleontologio: kiel ŝatata temo de Ross, kio ne interesas la aliajn
  • aludo al iama lesba edzino:
  • Divorcoj: Ross geedziĝis kaj divorcis trifoje dum la 10 sezonoj (Carol, Emily, Rachel)

Phoebe Buffay

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas masaĝistino, kantistino, kantoteksta verkistino, kiu sukcese mensogas kaj havis malfacilan infanaĝon. Ŝi estas tre sindonema (akceptas gravedecon, naskon de infanoj de la pli juna frato). Pli malnove, ŝi estis samĉambrano de Monica. Ŝi havas ĝemelfratinon, Ursula kaj duonfraton, Frank Buffay, Juna.

Kariero: Ŝi daŭre restas masaĝistino, dumtempe kantas senpage.

Humurfontoj:

  • Malfacila junaĝo: patrino de Phoebe memmortigis sin, ŝia nutropatro enprizoniĝas, tiam Phoebe aĝis 14 jarojn. Ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi vivis mizere sur la strato kun senhejmuloj. Ŝi ŝtelis, luktis.
  • Nerimanta muziko, kanto:
  • Mortinta patrino: Phoebe ĉiam referencas al sia patrino, ke ŝi sugestis fari ion malbonan.
  • Okultismo: Phoebe ne kredas je gravito, Bermuda triangulo, grenrondoj.