Saltu al enhavo

Lordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo lordo (angle lord, skotgaele laird, mankse çhiarn) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas honora titolo de nobelo en Anglio, kaj tie estas rango de nobeleco. Unu el la du ĉambroj de la brita parlamento, la House of Lords, konsistas nur el lordaj nobeloj. La honora titolo lordino kompreneble estas la koresponda vorto por britaj nobelinoj samrangaj.[1]

Laŭ anglalingvaj vortaroj,[2] la vorto kutime aplikiĝas kiel honoriga vorto por persono aŭ diaĵo kiu havas aŭtoritaton, kontrolon aŭ potencon je aliaj, do iaspeca ĉefo aŭ reganto, kaj nur en relative malmultaj kazoj estas aplikata vere kiel titolo de nobelo, plej ofte la titolo Lord of the Manor, do "reganto de senjorio", kaj en iuj malmultaj kazoj temas pri hereda nobela titolo kiel la Lord of Mann, la "reganto de Manksinsulo", de multaj jarcentoj unu el pluraj regaj titoloj de la brita reĝo/reĝino - momente la titolon plenumas la brita reĝo Karlo la 3-a, antaŭe ĝis ŝia morto en septembro 2022 la titolon de lordino de Mankso havis la reĝino Elizabeto la 2-a. La tradicia titoligo celas pravigi la historian apartenon de la insulo al la teritorio de la Unuiĝinta Reĝlando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]