Meuse
| Meuse | |
|---|---|
| |
| departemento de Francio | |
| Administrado | |
| Lando | |
| Regiono | |
| Numero | 55 |
| Prefektejo | Bar-le-Duc |
| Subprefektejoj | Commercy Verdun |
| Prezidanto de la departementa konsilio |
Claude Léonard |
| Prefekto | Jean Michel Mougard |
| Statistikaĵoj | |
| Loĝantaro | 180 290 (2023) |
| Areo | 6 211 km² |
| Loĝdenso | 29 /km² |
| Subdividoj | |
| Arondismentoj | 3 |
| Kantonoj | 17 |
| Komunumaroj | 26 |
| Komunumoj | 501 |
Meuse, prononco laŭ sistemo IFA [møz], en Esperanto por pli bona diferencigo de la france samnoma rivero Mozo, la departemento nomatas Mozio, ekzemple dokumentita en la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda),[1][2]. Ĝi estas unu el la departementoj de la franca regiono Grand Est, nomita laŭ la rivero Mozo[3] - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Loreno. Ĝi etendiĝas sur 6 211 km2 kaj en 2013 havis 192 094 loĝantojn[4]. La ĉefurbo estas Bar-le-Duc.
La departemento havas entute 501 komunumojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Meuse havas landlimojn kun la departementoj Ardennes, Marne, Haute-Marne, Vosges kaj Meurthe-et-Moselle, sed ankaŭ kun Belgio.
La plej gravaj urboj estas Verdun, Bar-le-Duc, Commercy, Saint-Mihiel, Ligny-en-Barrois, Étain, Montmédy kaj Stenay.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Pierre Tossanus, teologo, reformisto, humanisto, helenisto
Notoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ pli granda bildo de la normiga "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" de la asocio SAT-Amikaro (esperante)
- ↑ Atentu, ke Mozio (ĉina filozofo) ankaŭ estas ebla esperantlingva vorto, ĝis nun tute sen referenco, pri antikva ĉina filozofo.
- ↑ artikolo Mozo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Meuse (55) (france). Alirita la 10-an de marto 2013.

