Saltu al enhavo

Minuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minuto
mezurunuo de tempo
mezurunuo ne en SI akceptata de SI
derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro
ne-SI-a mezurunuo menciita en SI Redakti la valoron en Wikidata
tempintervalo
Image
Image
vdr

Minuto estas komunuza mezurunuo de tempo, egalas al sesdek sekundoj aŭ sesdekona parto de horo. Minuto ankaŭ estas mezurunuo de angulo, egala al sesdekono de grado.

Mallongigo: min

Etimologie, la vorto venas de la Latina minuere = malgrandigi, dividi. Se horon oni dividas en bazajn unuojn, oni ricevas la tiel nomatajn minutojn. Se tiujn oni duafoje dividas, oni ekhavas sekundojn (Latine: secundus = dua, do dua divido).

Ekzistas pluraj (4, kaj 9 pri horo) proverboj pri minuto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kara estas dono en minuto de bezono. 
  • Citaĵo
     Miljaroj ne povis, minuto elŝovis. 
  • Citaĵo
     Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20 .