Multano

| Multano | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 60000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 1 871 843 (2017) [+] | ||||
| Loĝdenso | 6 545 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 30° 12′ N, 71° 28′ O (mapo)30.19777777777871.471111111111Koordinatoj: 30° 12′ N, 71° 28′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 122 m [+] | ||||
| Areo | 286 km² (28 600 ha) [+] | ||||
| Horzono | Pakistana Norma Horzono [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Multan[1][2] (urdue ملتان), en Reta Vortaro jam esperantigita Multano,[3][4] estas milionurbo sude en la historia areo kaj nuna provinco Panĝabo, en Pakistano, kie ĝi estas centro de kantono same tiel nomata Multan. Ĝi estas terkultiva urbo, kiu laŭ la censo de 2023 havis 2 215 381 loĝantojn.[5] Ĝi estas la 5-a plej loĝata urbo de la lando, havas Esperanto-Klubon de la Pakistana Esperanto-Asocio kaj aktuale (ekde almenaŭ 2017) ankaŭ gastigas ties oficejon.
Multano estas konata kiel la "Urbo de sufioj" pro la multnombro de maŭzoleoj kaj tomboj de sufioj kiuj troviĝas en la tuta urbo. Ĝi ankaŭ estas konata pro la pulbazaroj, moskeoj kaj ornamitaj tomboj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Multano troviĝas sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso en mezo de la lando. Islamabado troviĝas je 562, Lahore je 352, Karaĉio je 966 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Multano estas unu el la plej malnovaj urboj de la azia subkontinento; arkeologiaj pruvoj pri loĝado estas ekde la komenco de la 3-a jarmilo antaŭ nia erao.[6] Ĝi estis ĉefurbo de la Trigarta Regno dum epoko de la Mahabharata milito, en periodo de la katoĉidoj. Multano havis plurajn nomojn laŭlonge de la jarcentoj, origine ĝi nomiĝis Kaŝtpuro.
Dum la historio tie okazis diversaj konfliktoj kaj militadoj. La unua estis Aleksandro la Granda, kiun sekvis aliaj armeoj. Nur dum regado de Moguloj estis paco dum 200 jaroj. Antaŭ la britoj ĝis 1849 la sikoj regadis tie. Ekde 1947 Multano estas parto de sendependa Pakistano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Multano havas senpluvan klimaton. Dum la someroj la temperaturoj atingas ĉirkaŭ 54 °C, kaj en vintro estas proksimume frostopunkto. Jare pluvas po 127 mm. Polvoŝtormoj estas oftaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Multano estas komerca kaj industria centroj. Industrioj inkludas sterkaĵon, vitroproduktadon, kotonoproduktadon kaj teksaĵon. En la ĉirkaŭaĵo oni faris kanalojn, kiuj ebligas la agrikulturadon (mango, citrusoj).



Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- maŭzoleoj kaj aliaj ornamaj tomboj
- moskeoj
- fortikaĵo
- Horloĝa Turo
- Muzeo de Multano
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Multano havas internacian flughavenon. La fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj estas bonaj.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, en siaj mapoj esperantigas nur iujn kaj latinliterigas aliajn loknomojn, kies originaj nacilingvaj formoj estas nelatinlingvaj. En la vasta, dupaĝa mapo 23 ĝi indikas la urbon je la origina nomo "Multan", nur latinigita. Cetere ĝi tie bildiĝas inter la urboj Lailpuro kaj Bahavalpuro, kiuj ambaŭ estas esperantigitaj, sed Multan ne. Same ankaŭ PIV en siaj eldonoj de 1970 kaj 2020 tute ne konsideras la urbon.
- ↑ Ankaŭ Pakistana Esperanto-Asocio en siaj publikaĵoj nur skribas la urbon latinliterigite, sed ne esperantigas ĝin, ekzemple en la asocia retejo dde septembro 2017 kaj de julio 2020
- ↑ kapvorto Multano en Reta Vortaro (esperante)
- ↑ artikolo "Vojaĝo en Suda Panĝabio" kun ĉapitro pri "Multano" en revuo Monato, jarkolekto 2017 (esperante)
- ↑ tabeloj de la pakistana censo de 2023, arkivigitaj fine de 2024 (angle)
- ↑ Khan, Ahmad Nabi (1983). Multan: history and architecture. Institute of Islamic History, Culture & Civilization, Islamic University.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (nur angle)





