Musala
Aspekto
| Musala | |||
|---|---|---|---|
| monto • ĉefa pinto • pintoj super du mil metroj • plej alta punkto • ultrapinto | |||
| Alteco |
2 925,4 m | ||
| Geografia situo | 42° 11′ N, 23° 35′ O (mapo)42.17916723.585278Koordinatoj: 42° 11′ N, 23° 35′ O (mapo) | ||
| |||
| Rimarko | La plej alta punkto de Bulgario | ||
Musala (bulgare Мусала) estas la plej alta monto en Bulgario kaj en la tuta Balkana duoninsulo kun pinto en alto de 2925 m. Ĝi situas en la Nacia Parko Rila.
La praaj bulgaroj nomis ĝin pli antaŭe Tangra, la turkoj ekde la 15-a jarcento Musala (Maŝallah: Dia Laŭdo). La pinto portis la nomon de Stalin inter 1949 kaj 1962.
La unua historie dokumentita grimpanto de la pinto estas Filipo la 2-a de Makedonio, patro de Aleksandro la Granda.
Sur la pinto troviĝas meteologia stacio, scienca stacio de Bulgara Akademio de Sciencoj.
Musala estas alirebla plej facile el Borovec, ĉ. 10 km norde. Tie ekzistas kabina lifto, kiu portas al la kabano Jastrebec sur alto de 2369 m.


