Saltu al enhavo

Rueno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Rueno
komunumo
Image
Image
Fotomuntaĵo
komunumo en Francio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Image Normandio
Departemento Image Seine-Maritime
Arondismento Rouen
Kantono centro de 3 kantonoj, simple numeritaj Rouen-1 ĝis -3
INSEE kodo 76540 [+]
Poŝtkodo 76000 • 76100
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Nicolas Mayer-Rossignol
Demografio
Loĝantaro 117 662  (2023) [+]
Loĝdenso 5 503 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo)49.4430555555561.1025Koordinatoj: 49° 27′ N, 1° 6′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 21,38 km² (2 138 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Image
Rueno (Seine-Maritime)
Rueno (Seine-Maritime)
DEC
Image
Lokigo de Seine-Maritime en Francio
Situo de Rueno
Rueno (Rueno)
Rueno (Rueno)
DEC
Image
Situa mapo de Rueno

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Rouen [+]
Image
Image
vdr

Rueno (france Rouen, prononco Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la historia ĉefurbo de Normandio kaj de la departemento Seine-Maritime en nordokcidenta Francio, kaj nune la ĉefurbo de administra regiono Normandio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 117 662 loĝantoj sur areo de 21,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 503 loĝantoj/km². Ĝi ankaŭ estas universitata urbo.

Tamen la ĉirkaŭa metropolo Rueno-Normandio, kreita la 1-an de januaro 2015, laŭ statistikaj informoj de 2019 enhavis 499 169 loĝantojn. La teritorio havas komunan limon kun Le Petit-Quevilly, Sotteville-lès-Rouen, Bihorel, Bonsecours, Bois-Guillaume, Canteleu, Darnétal, Déville-lès-Rouen, Le Grand-Quevilly, Mont-Saint-Aignan, Saint-Léger-du-Bourg-Denis kaj Saint-Martin-du-Vivier.

Historie, Rueno estis unu el la plej prosperaj urboj de mezepoka Eŭropo. En Rueno la anglaj trupoj ŝtiparumis Johanan de Arko en 1431.

La preĝejoj, abatejoj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj multnombre gajnis al ĝi la kromnomon "Urbo kun cent spajroj"; ĝia katedralo estas unu el la plej altaj en la mondo.

Inter ĉefaj vidindaĵoj estas la Abatopreĝejo Sankta Oveno.

Famaj ruenanoj estis Pierre Corneille (dramisto kaj poeto), Théodore Géricault (pentristo), Gustave Flaubert (verkisto), Maurice Leblanc (verkisto), Charles Nicolle (Nobel-premiito pri Medicino en 1928) kaj Théodore Monod (sciencisto kaj esploristo).

La muzeoj de la urbo estas jenaj:

Image
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]
Image
Panorama vido de la malnova urbo kaj la rivero

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]