Saltu al enhavo

Open Source Initiative

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Open Source Initiative
emblemo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco februaro 1998 vd
Landoj Usono vd
Sidejo El Camino Real
Fondintoj Bruce Perens Eric S. Raymond vd
Estro Simon Phipps (ekde septembro 2017)
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
Image
Image
vdr

La Iniciato por Malferma Fonto (angle Open Source Initiative, mallongigite OSI) estas usona neprofitcela organizaĵo, kiu subtenas la Difinon de Malferma Fonto (angle: Open Source Definition, OSD), la superregan normon por malfermitkoda programaro.[1] La organizaĵo estis fondita en februaro 1998 fare de Bruce Perens kaj Eric S. Raymond, [2] parto de grupo inspirita de la Netscape Communications Corporation publikiganta la fontkodon por ĝia ĉefa produkto Netscape Communicator . Poste, en aŭgusto 1998, la organizo aldonis direktoraron.

Dum la plej granda parto de sia ekzisto, la agadoj de OSI fokusiĝis al la difino kaj atestado de programarlicencoj kiel konformaj al ĝi. OSI origine havis fermitan organizan modelon, sed komencis ŝanĝi al membreca organizo en la 2010-aj jaroj por kolekti pli da mono kaj vastigi siajn agadojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laura Fortunato; Mark Galassi (la 29-a de marto 2021), "The case for free and open source software in research and scholarship" (in en), Philosophical Transactions of the Royal Society A 379 (2197): 10, doi:10.1098/RSTA.2020.0079, ISSN 1364-503X, PMID 33775148, Vikidatumoj Q111919147, https://www.osti.gov/biblio/1836982, retrieved 5 February 2026
  2. History of the OSI.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]