Saltu al enhavo

5G

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri telekomunikado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon G5.
5G
Image
generacio de portebla telefonio Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo 4-a Generacio de Portebla Telefonio
Sekvanto 6-a Generacio de Portebla Telefonio
TTT Oficiala retejo
Image
Image
vdr

5G (plene 5-generacia movebla retosendrataj sistemoj de 5-a generacio ) estas normo pri telekomunikado. Tiu kvina generacia reto por poŝtelefonoj celas anstataŭigi 4G. Ĝi foje nomitas G5.

5G estis unue fiksita en marto 2019. Plibonigoj inkluzivas novajn, pli altajn radiofrekvencojn kiuj ebligas ke saĝtelefonoj funkcios eĉ 100 ĝis 1000 fojojn pli rapide ol ĝia antaŭanto 4G.

Membroŝtatoj de Eŭropa Unio jesis disponigi almenaŭ unu grandan urbon kun la reto 5G ĝis 2020[1].

Kontraŭstaro al 5G

[redakti | redakti fonton]

En Francio neregistaraj organizaĵoj "Agir pour l'Environnement"[2] kaj "P.R.I.A.R.T.EM"[3] lanĉis kampanjon[4] por prokrasti disvolviĝon de 5G.[5]. Certaj asocioj konsideras la eksponajn normojn maltaŭgaj, ĉar ili ne konsideras supozeblajn ne-termikajn efikojn[6], dum specialistoj kaj fakulaj grupoj insistas ĉe la manko de pruvoj pri ne-termikaj efikoj[7]. Ĉi tiaj asocioj postulas malaltigon de la eksponlimo al 0.6 V/m[8]. Plie laŭ la principo de antaŭzorgo, la Konsilio de Eŭropo, siaflanke, rekomendas malaltigi la normon al 0,6 V/m kaj poste al 0,2 V/m meztempe[9].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (nl) "Kiam vi povas komenci uzi 5G en Nederlando?", Nu.nl, la 3-an de april 2018,
  2. https://www.agirpourlenvironnement.org/
  3. http://www.priartem.fr
  4. https://stop5g.agirpourlenvironnement.org/
  5. (24-01-2019) Recours et pétition contre le déploiement des fréquences de la 5G (Petado antaŭ tribunalo kaj petskribado kontraŭ la disvastigado de 5G-frekvencoj)”, Ouest-France (fr).
  6. Relajsaj antenoj : Grenoble volas purigi la placon ‘Gre'net, 08/12/2014 (france)
  7. Kion scienco diras pri la supozataj "toksaj ondoj" kaj la elektrosensemuloj Arkivigite je 2017-04-30 per la retarkivo Wayback Machine huffingtonpost.fr, la 20a novembro 2016 (france)
  8. Relajsaj antenoj alfrontantaj publikajn zorgojn kaj sciencajn datenojn – Compte rendu de l’audition publique ouverte à la presse du lundi 6 avril 2009, organizita de Sro Alain Gest, deputito de la departemento Somme (france). Nacia asembleo, SenatoOffice parlementaire d’évaluation des choix scientifiques et technologiques. Alirita 6a de aŭgusto 2013 . (PDF) .
  9. Parlamenta Asembleo, rezolucio 1815 (2011), La ebla danĝero de elektromagnetaj kampoj kaj iliaj efikoj al la medio, artikolo:
    Citaĵo
     8.2.1. (...) de fixer un seuil de prévention pour les niveaux d’exposition à long terme aux micro-ondes en intérieur, conformément au principe de précaution, ne dépassant pas 0,6 volt par mètre, et de le ramener à moyen terme à 0,2 volt par mètre 
    retejo de la Koncilio de Eŭropo : assembly.coe.int.