Saltu al enhavo

Angus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Angus
skotgaele Aonghas
administra regiono
Image
Image
FlagoBlazono

LandoSkotlando

ĈefurboForfar
- koordinatoj57° N,  U (mapo)56.666666666667-2.9166666666667Koordinatoj: 57° N,  U (mapo)

Akvokolektejo2 181,64 km² (218 164 ha) [+]
Areo2 181,64 km² (218 164 ha)
Loĝantaro115 820 [+] (2020)

ISO 3166-2GB-ANS

Angus (Tero)
Angus (Tero)
Angus en Skotlando

Angus (Skotlando)
Angus (Skotlando)
DEC
Image

Angus (Tero)
Angus (Tero)

Map
Angus

ImageVikimedia Komunejo:  Angus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Image
Image
vdr

Angus (jen angle, en la skotgaela: Aonghas) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando, krome ĝi estas registra distrikto, historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) kaj historia "leŭtenanta areo". Administra centro estas la urbo Forfar.

Laŭ la stato de 2020 en la regiono vivis 115 820 loĝantoj sur areo de 2 181,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km².

La konsilia regiono bordas Aberdeenshire, la urbon Dundee kaj la regionon Perth kaj Kinross. Ĉefaj industrioj inkludas agrikulturon kaj fiŝkaptadon. En la urbo Montrose en la nordo de la regiono estas signifa farmacia industrio. Alia grava urbo estas Kirriemuir.

Internacie la nomo aparte konatas pro la bova raso Aberdeen angus, kaj pro viandaĵoj faritaj el tiuj bovoj. Krome la nomo ankaŭ uzatas kiel vira persona nomo, aparte en familioj kiuj volas substreki sian ligiĝon al la skotaj tradicioj. Ekzemploj de tiu uzo estas Angus Young kaj Angus Deaton.