Dunkerque
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dunkerque (stacidomo). |

| Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Dunkerque | ||||
| Kantono | Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten | ||||
| Historie en | |||||
| |||||
| INSEE kodo | 59183 [+] | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Patrice Vergriete | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 86 263 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 965 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 51° 2′ N, 2° 23′ O (mapo)51.0377777777782.3763888888889Koordinatoj: 51° 2′ N, 2° 23′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 0 m [+] | ||||
| Areo | 43,89 km² (4 389 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Dunkerque [dẽkerk] (origine nederlande/flandre Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs]
aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten. La urba teritorio havas komunan limon kun Téteghem, Coudekerque-Branche, Spycker, Téteghem-Coudekerque-Village, Armbouts-Cappel, Cappelle-la-Grande, Grande-Synthe, Leffrinckoucke kaj Loon-Plage.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 86 263 loĝantoj sur areo de 43,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 965 loĝantoj/km². La urbanojn oni kutime en la franca nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej nordan punkton de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.
Fort-Mardyck (en nederlanda Fort-Mardijk, en Esperanto Mardiko) estas iama komunumo, nuntempe asocia al Dunkirko.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la cetero de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940 okazis la Batalo de Dunkirko, dum kiu la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio. En tiu kunteksto okazas la agado de filmo Dunkirk de la jaro 2017 reĝisorita de Christopher Nolan.

Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kune kun la ĉeaj komunumoj Grande-Synthe, Loon-Plage kaj la nunaj urbopartoj Malo-les-Bains, Petite-Synthe, Rosendaël kaj Saint-Pol-sur-Mer Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.
Famaj personoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj kaj Karnavalo
[redakti | redakti fonton]La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.
Partneraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Dunkerque Arkivigite je 2011-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Turisma oficejo
Retejoj pri la karnavalo
- Arkivigite je 2007-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- fotoj, por eniri, klaku sur "ENTRER" poste estas fotogalerio Arkivigite je 2006-11-26 per la retarkivo Wayback Machine






