Saltu al enhavo

Fabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun fablo (angle fable)
Fabelo
flago
Image
literatura ĝenro
formo de kreiva laboro Redakti la valoron en Wikidata
rakonto mirabilia alegoria rakonto
Image
Image
vdr

Fabelo estas distra, morala, aŭ filozofiema rakonto pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj. Ĝi estas popola formo de la antikva mito, sed en modernaj, mit-neglektemaj socioj ofte ŝrumpis al nura porinfana distro. Tamen, en multaj senskribaj komunumoj ankoraŭ viglas la "ĉirkaŭfajra fabel-rakontado" kie la rakontistoj kaj ĉef-aŭskultantoj estas plenkreskuloj.

Image
Kovrilpaĝo de Japanaj fabeloj, spite la kovrilpaĝon la libro estas 4-a reviziita eldono el 1970
Image
Fabeloj. Plena Kolekto, kolekto de fabeloj de Hans Christian Andersen tradukita de L.L. Zamenhof.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Fabelo estas unu el ĉefaj ĝenroj de folkloro, veninta de la profundo de jarcentoj, kaj en okcidenta kulturo el Ezopo. Estas konataj la nomoj de nur kelkaj personoj, kiuj kontribuis al tiu ĉi verkarto:

Bonegaj kolektoj de la fabeloj estas: araba (Mil kaj unu noktoj), hinda (Panĉatantra) kaj aliaj. Preskaŭ ĉiu popolo havas sian kolekton de naciaj fabeloj.

Teoriumintoj pri fabelo kaj ĝia funkcio: Tolkien (en sia eseego On Fairy-Tales ("Pri fabeloj"), publikita en la libro Tree and Leaf ("Arbo kaj Folio")).

La plej fama verko de Vladimir Propp nome "Morfologio de la popolrakonto" prezentas serion de 31 punktoj kiuj ripetiĝas en ĉiuj rakontoj de popolaj ferakontoj. Kvankam ne ĉiuj el ili aperas en ĉiuj la rakontoj, la bazaj funkcioj ofte restas kaj la ordo estas praktike ĉiam la sama.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri fabelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Fabeloj por infanoj. 
  • Citaĵo
     Bela celo por fabelo. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-29 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]