Ninte

| Ninte | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 352000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 146 789 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 234 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 26° 40′ N, 119° 31′ O (mapo)26.661666666667119.52277777778Koordinatoj: 26° 40′ N, 119° 31′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 13431,98 km² (1 343 198 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ninte, per ĉina skribo 宁德市, per pinjino Níngdé estas prefektura (triaranga) milionurbo, ankaŭ marhaveno en provinco Fuĝjano en Ĉinio.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektura loĝantaro estis 3 146 789 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La milionurbo kuŝas en montaro laŭ la Orientĉina Maro. sidejo de Fuĝjano Fuĝoŭo troviĝas 70, Nanping 134, Ŝanhajo 540, Pekino 1497 km laŭ [rompita ligilo]. La prefekteja urbo administras 1 distrikton, 2 urbojn, 6 guberniojn kaj ankaŭ 124 urbetojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konata historio de Ninte datiĝas jam ekde 282, sed pli frue arkeologoj trovis restaĵojn jam el la paleolitiko. Ekde la menciita 282 pluraj dinastioj regis ĉi tie. En la 20-a jarcento la areo apartenis al pluraj administraj unuoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ninte estas produktanto de multaj nemetalaj mineralaj rimedoj, kiel granito kaj bazalto, sed la riĉaj akvoenergiaj resursoj donas eblecojn al la metalurgiaj industrioj. Tio helpas la ŝipkonstruan industrion, krome estas ankaŭ produktoj de baterioj fare de CATL. Nuklea centralo nuntempe konstruiĝas proksime. La varma kaj humida klimato kun fekunda tero helpas la agrikulturon. La plej gravaj produktoj estas fungoj kaj teoj, krome oni kultivas pomojn, ĉinajn kaŝtanojn, prunojn, persikojn, liĉiojn kaj longanojn. En la montara parto estas forstado, ankaŭ bambuoj. La marborda industrio estas la fiŝkaptado.


Eduko
[redakti | redakti fonton]En 2008 oni establis universitaton surbaze al altlernejo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La prefekturbo estas bone alirebla ĉefvoje kaj trajne. En 2020 la 379-kilometra fervojo ekfunkciis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La prefektejo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, foje tifonoj okazas. La jara averaĝa temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 17-24 °C. Jare averaĝe pluvas 2 005 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter februaro-septembro pli multe.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Speyer, Germanio, Rejnlando-Palatinato
Worms, Germanio, Rejnlando-Palatinato
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans








