Saltu al enhavo

Scott Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scott Adams
Image
Persona informo
Scott Adams
Naskonomo Scott Raymond Adams
Naskiĝo 8-an de junio 1957 (1957-06-08)
en Windham
Morto 13-an de januaro 2026 (2026-01-13) (68-jaraĝa)
en Pleasanton
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Pleasanton vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Haas School of Business (en) Traduki - magistro de komerca administrado (1986)
Universitato de Kalifornio en Berkelio
Hartwick College (en) Traduki - ekonomiko (1979)
Windham-Ashland-Jewett Central School (en) Traduki (1975) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo bildliteraturisto
programisto
financanalizisto
ĉefoficulo aŭ manaĝero
karikaturisto
bildliteratura verkisto
bankisto
inĝeniero
ekonomikisto
verkisto
ĵurnalisto
blogisto
verkisto de nefikcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo bildliteraturo ekonomiko banka industrio financa analizo programado administrado merkatiko karikaturo literaturo vd
Verkado
Verkoj Dilbert vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Scott ADAMS (naskiĝis la 8-an de junio 1957 en Windham, Novjorko; mortis la 13-an de januaro 2026) estis usona bildstrio-artisto kaj aŭtoro. Li famiĝis pro la Dilbert -bildstrioj kaj libroj.

Dilbert estis publikigita en 2000 gazetoj.

Aŭtoro de libroj, kiuj alprenas sarkasman aliron al laboro en granda usona kompanio. Antaŭ ol li komencis vivteni sin kiel karikaturisto, li laboris kiel kasisto, programisto, financa analizisto kaj produktmanaĝero ĉe Crocker National Bank. Aŭtoro de multaj libroj, inkluzive de la filozofia libro "God's Debris".[1]

Li estis vegetarano kaj membro de Mensa. Li ankaŭ estis la posedanto de Scott Adams Foods, Inc., kiu ofertis veganajn buritojn nomitajn Dilberito inter 1999 kaj 2003.

Adams estas plej konata pro siaj bildstrioj kaj broŝuroj en la bildstrio Dilbert, kiu prezentas la fikcian komputilinĝenieron samnoman kiel la serio, por kiu li kaj desegnis kaj verkis la tekstojn. La Dilbert- strioj karakteriziĝas per sia satiro pri nekompetenteco en la laborejo, kun fiksa galerio de roluloj reprezentantaj diversajn stereotipojn, kiel ekzemple la mallaboreman, la memgravan, aŭ la ĝenerale nekompetentan kolegon.

Adams ankaŭ publikigis kelkajn librojn pri la labora vivo, en la sama sarkasma tono, ilustritajn de li mem.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Scott Adams, fully Scott Raymond Adams. Arkivita el la originalo je January 1, 2019. Alirita December 31, 2018 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]