Saltu al enhavo

Tui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tui (stacidomo).
Tui

emblemo

Image
limurbo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 36700
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Enrique Cabaleiro González
Demografio
Loĝantaro 17 468  (2025) [+]
Loĝdenso 256 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N,  39′ U (mapo)42.048056-8.644444Koordinatoj: 42° 3′ N,  39′ U (mapo) [+]
Alto 44 m [+]
Areo 68,3 km² (6830 ha) [+]
Image
Tui (Provinco Pontevedro)
Tui (Provinco Pontevedro)
DEC
Image
Situo de Tui
Tui (Hispanio)
Tui (Hispanio)
DEC
Image
Situo de Tui

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Tui [+]
Image
Image
vdr
Image
Katedralo.
Image
Monumento de la ĉevaloj en la Glorieta de Vigo.

Tui estas hispana urbo situanta en la orienta parto de la distrikto Baixo Miño (provinco Pontevedro). En ĝi estas unu el la plej famaj katedraloj en Galegio, la Katedralo de Sankta Maria de Tui.

De la 10a de februaro 2012, kune kun la urbo Valença do Minho (Portugalio), ili formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Minjo. En la jaro 2016, Tui laŭ NIS, havis 16 902 loĝantojn.

Dum la Hispana Enlanda Milito Tui estis la lasta urbo de Galegio kiu estis konkerita de la insurekciaj trupoj de Francisco Franco, sed la alveno de militaj plifortigoj el Vigo kaj Ourense faciligis la enirejon de la "naciistoj" en la urbo la 26an de julio 1936. Tu kondiĉo esti rezistinta rezultis en forta subpremado kontraŭ supozitaj maldekstruloj, kiel la tiama urbestro Guillermo Vicente Santiago.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Katedralo de Sankta Maria de Tui
  • Muzeo kaj Historia Arkivo Diocezaj
  • Konvento kaj Preĝejo de Klarisinoj
  • Tunelo de Klarisinoj, tipa loko
  • Internacia Ponto inter Tui kaj Valença do Minho
  • Preĝejo de Sankta Francisko
  • Monumento al la natura ĉevalo
  • Ĝardeno Tronkoso
  • Ĉerivera promenejo laŭ la rivero Minjo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]