TLS estas mallongigo de Transport Layer Security, kaj same kiel ties antaŭulo, Secure Sockets Layer (SSL) estas kriptigita protokolo por interreto, kiu subkomprenas pli sekuran komunikadon inter gastiganto kaj kliento. [1] Kelkaj versioj de tiuj protokoloj trovas disvastigitan uzadon en aplikaĵoj kiaj interreta navigado, retpoŝto, interret faksado, tujmesaĝado, kaj interreta telefonado (VoIP). Retejoj povas uzi TLS por sekurigi ĉiujn komunikaĵojn inter siaj serviloj kaj uzantoj. SSL kaj TLS uzas nesimetrian ĉifradon por aŭtentikigi interŝanĝajn ŝlosilojn, simetrian ĉifradon por konservi konfidencon, kaj mesaĝajn aŭtentikigajn kodojn por mesaĝa integreco.
La SSL estis origine evoluigita de Netscape Communications por aldoni la protokolon HTTPS al sia retumilo Netscape Navigator. En 2014, la usona registaro raportis pri vundebleco en la nuna versio de la protokolo. SSL devus esti malrekomendita favore al TLS (vidu CVE-2014-3566).
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.