
Reta konsultado de la jarlibraj informoj, aktualigitaj por tiu ĉi momento; retpoŝtaj agordoj kaj viaj personaj informoj, konataj al la CO de UEA.
Nur por la individuaj membroj de UEA el la kategorioj "kun Jarlibro" (limigite - por la membroj "kun Gvidlibro" kaj simplaj abonantoj de la revuoj "Esperanto" kaj "Kontakto").
Jarlibro de UEA estas ĉiujara eldono, enhavanta informojn pri la Delegita Reto, landaj kaj fakaj E-asocioj, movadaj instancoj kaj plurajn aliajn gravajn informojn.
Por hodiaŭ 797 delegitoj el 90 landoj proponas praktikajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp.