Saltu al enhavo

Muhamaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Muhamaro

Muhamaro (arabe محمرة, Muhammara) estas saŭco originanta de la siria urbo Alepo. Hodiaŭ, tamen, oni trovas ĝin ĉie en la araba kaj turka kuirarto. En Turkio oni nomas ĝin "muhammere" aŭ "acuka". La ĉefaj ingrediencoj de muhamaro estas muelitaj juglandoj kaj freŝaj, sekigitaj aŭ rostitaj ruĝaj paprikoj. Krome, ĝi kutime enhavas granatan pulvon, panerojn kaj olivoleon kaj foje ankaŭ spicojn kiel kumino, ajlo, mento aŭ ruĝaj piproj. Muhamaro estas manĝata kiel ŝmiraĵo sur turka pano aŭ lavaŝo kaj kiel gustigaĵo en viando kaj fiŝaĵoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Hariso (saŭco), spica pipropasto el la nord-afrika kuirarto.