Saltu al enhavo

Strando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Strando
Image
tipo de ekosistemo
feature type (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
bordo • geografia lokigo • geografia objekto • civic structure
Image
Image
v • d • r
Image
Strando en Venezuelo.

Strando aŭ sablobordo aŭ banbordo aŭ plaĝo estas relative plata ĉeborda linio (ĉe rivero, lago aŭ maro) kovrita per sablo, gruzo aŭ ŝtonetoj, kaj tiel ofte taŭga por naĝado aŭ similaj aktivecoj.

Strando kaj plaĝo

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj opinias ke "strando" kaj "plaĝo" ne estas perfektaj sinonimoj, kaj "strando" estas geologiaĵo dum ke "plaĝo" estas sama ejo sed vidpunkte de turismo kaj ripozo. Plaĝoj estas ofte speciale aranĝitaj: kuŝejoj, vendejoj, duŝejoj komfortigas ripozlokon. Ĉar sablaj plaĝoj estas pli popularaj, oni foje konstruas artefaritajn sabloplaĝojn (alportante sablon el alia loko por kovri bordon de akvujo). Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉirkaŭ 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj). Ĉiukaze "strando" kaj "plaĝo" malsamas al bordo kiu povas esti klifa kaj do maltauĝa por aliri akvon por naĝado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]