Saltu al enhavo

Flava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flava
Image
RGB:(255, 255, 0)
Deksesuma (hex):#FFFF00
CMYK:(0%, 0%, 100%, 0%)
HSV:(60°, 100%, 100%)
Image
vdr
kolorcirklo
kolorcirklo
Image

Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm, kaj la komplementa koloro de la viola koloro.

Flavo:

Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem. Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.

Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.

En la politiko, flava estas plej ofte rilata al liberalismo, libertarianismo kaj anarki-kapitalismo. Ĝi estas ankaŭ uzata pri ĵurnalismo kaj sindikato.

Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj.

Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj.

En diversaj kolormodeloj oni prezentas la flavan koloron jene:

  • RVB: R = 255; V = 255; B = 0.
  • CMFN: C = 0; M = 0; F = 100; N = 0.
  • HSV: H = 60°, S = 100%, V = 100%.

Nuancoj de flavo

[redakti | redakti fonton]
  • blonda - pri haroj: inter ora kaj kaŝtana.
-pri aĵoj: helflava, ekzemple "blonda biero".

Flava farbo kun ... fariĝas ...

[redakti | redakti fonton]

En la lingvo Esperanto la vorto "flavo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.