La aprila numero de nia monata kaj ilustrita gazeto Panoramo de la Granda Insulo emfazas aktualecon kaj memoron: i.a. temoj, ĝi raportas pri la sekvoj de la ciklono Gezani en Toamasina kaj prezentas en kvar paĝoj freŝajn novaĵojn de la monato. Samtempe, la numero revizitas gravajn historiajn kaj kulturajn demandojn, kiel la rolo de la protestantaj misioj depost 1820 kaj la nepran neceson arĥivi niajn esperantaĵojn. Pripenso pri la malfavoraj sekvoj de la nova teknologio por nia socio, babilado kun olda kuracisto el la sudo, kaj inico al la malagasa lingvo kompletigas tiun riĉan panoramon de la malagasa vivo.
Se ankaŭ vi scivolas pri nia bela lando Malagasio kaj ties gastama popolo, abonu al nia Pdf-gazeto. La jarabono kostas € 30 ĝireblaj en la UEA-konton « fidi-d » (bv mencii : abono al Panoramo) aŭ per Paypal uzante la apon Xoom (kiu kunlaboras kun lokaj telefonaj bankkontoj). Agrablan legadon al vi ĉiuj !























