Saltu al enhavo

Volumeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volumeno
Image
volumeno • derivita kvanto laŭ la Internacia Sistemo de Kvantoj • ampleksa fizika grando • skalara fizika grandofizika grando • adicia kvanto • geometric measure
Antaŭe areo vd
Image
Image
vdr
Image
Konuso, sfero kaj cilindro de radiuso r kaj alto h

La volumeno estas la spaco okupata de iu korpo.

Francisko Azorín havigas la saman difinon de volumeno nome Spaco okupata de korpo.[1] Li indikas etimologion el la latina volumen (volumeno). Kaj li aldonas la terminon volumenmetro, por aparato por mezuri volumenojn de korpoj; kaj volumenmetrio.[2]

La formulsignalo jenas  V. La SI-unuo estas  m3 (kubmetro).

La unuaj konataj formuloj de la volumenkalkulo devenas el Egiptio. La Moskva papiruso estas kolektaĵo de kalkuloj kaj datita al la jaro 1850 a.K.. Interalie aperas tie la formuloj por kalkuli la volumenon de egalflanka kvarangula konuso.

La kalkulo okazis per analizo kaj konekta sintezo. Tio signifas, ke la korpoj estis al konataj korpoj diserigitaj kaj la unuopaj volumenoj estis adiciitaj.

Mezurmetodoj

[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo evoluis multaj metodoj por mezuri, kalkuli la volumenon:

  • Plenigo: La korpo estis per sabloakvo plenigita, kies kvanto estis difinita per konata barelo.
  • Akvoelpremo La korpo estas mergata en barelon plenigitan tute per akvo. La superfluita akvo estas mezurita en konata barelo.

Algebra kalkulo

[redakti | redakti fonton]

Oni povas el konataj dimensioj kaj formoj kalkuli la volumenon de korpo, por kiu estis priskribita matematika formulo:

Tiel volumeno de regiono D estas triopa integralo de la konstanta funkcio 1 tra la regiono.

Ekzemploj:

  • Kubo kun longo de latero a:
  • Pilko kun radiuso r:
  • Rotacianta korpo de funkcio f(x) ĉe rotacio ĉirkaŭ x-akso:

Kelkaj formuloj por elementaraj solidoj

[redakti | redakti fonton]
Formo formulo de volumeno Variabloj
Kubo Image
Briko Image
Prismo

(B: areo de bazo)

Image
Piramido

(B: areo de bazo)

Image
Parallelepipedo Image
Regula kvaredro (tetrahedrono) Image
Sfero Image
Ellipsoido Image
Cirkula Cilindro Image
Konuso Image
Solida toro Image
Solido de revolucio Image
Solida korpo kun kontinua areo

de ĝiaj sekcoj

(ekzemplo: Steinmetz solid)

Por la supra solido de revolucio:

1 m3= 1000 dm3 = 1000 Litroj

forstoekonomio:
1 spacometro (staploligno) = 0.7 m3 (lignomaso sen interna aero)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
  2. Azorín, samloke.