Saltu al enhavo

GDB

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por por aliaj signifoj de GDB, vidu la paĝon GDB (apartigilo).
GDB
Image

Image

Lasta stabila versio 18.1
Programlingvo C, Scheme
Permesilo GNU General Public License v3.0 or later
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r

GDB estas la mallongigo de la GNU Debugger ("GNUa erarserĉilo"). Ĝi estas libera programo (GPL) kiu ofertas multajn kapablojn por sekvi la plenumadon, kontroli la valorojn de variabloj, kaj eĉ voki funkciojn de ĝia komandlinia interfaco.

GDB ne havas sian propran grafikan uzantinterfacon, sed kelkaj interfacoj estas konstruitaj por ĝi kiuj ofertas kapablojn similajn al erarserĉiloj trovataj en programadaj medioj. Inter ĉi tiuj estas DDD, kaj Emaksa reĝimo, kaj aliaj.

Kelkaj aliaj iloj estas konstruitaj por uzi kun GDB, ekzemple detektiloj por memorolikoj.

Ĝi servas kiel portebla erarserĉilo por multaj Uniks-similaj sistemoj kaj multaj fontaj komputillingvoj, inkluzive de C, C++, kaj Fortran.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]