Saltu al enhavo

Muttenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por samtitola artikolo vidu la paĝon Muttenz (stacidomo).
Muttenz
Image
Blazono de Muttenz
Image
Muttenz
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
DistriktoArlesheim
Koordinatoj 47° 31′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.65000 °O / 47.51667; 7.65000 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 0″ N 7° 39′ 0″ O / 47.51667 °N, 7.65000 °O / 47.51667; 7.65000 (mapo)

Map

Areo16,64 km²
Alteco292 m super marnivelo
Poŝtkodo4132
Komunumkodo2770
Image
Mapo de Muttenz
Image
v • d • r

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Muttenz estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 17242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La industria urbo Muttenz situas sude de Bazelo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Ĝian nordorientan limon formas la rivero Rejno, dum en nordokcidento ĝin limigas la rivero Birs.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Birsfelden kaj aliflanke de la Rejno al Grenzach-Wyhlen (Germanio), en oriento al Pratteln kaj Frenkendorf, en sudo al Gempen (Kantono Soloturno) kaj Arlesheim, kaj en okcidento al Münchenstein kaj Bazelo (Kantono Bazelo Urba).

Tra Muttenz pasas la fervojlinioj de Bazelo tra Liestal al Olten kaj Berno unuflanke kaj de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko aliflanke. Sur la teritorio de Muttenz situas grava ranĝostacio de Bazelo. La urbo ankaŭ estas konektita al la loka tramreto de Bazelo.

Ankaŭ pasas tra Muttenz la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Tiĉino unuflanke kaj A8 de Bazelo al Zuriko aliflanke.

La unua dokumenta mencio de Muttenz datiĝas el la jaro 1225 kiel Muttence.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]