Saltu al enhavo

Puplinge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puplinge
Image
Blazono de Puplinge
Image
Puplinge kun Monto Blanka en malantaŭo
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en
Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 12′ 46″ N 6° 14′ 0″ O / 46.21278 °N, 6.23333 °O / 46.21278; 6.23333 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2047
Areo2,72 km²
Alteco430 m super marnivelo
Poŝtkodo1241
Komunumkodo6636
Image
Mapo de Puplinge
Image
v • d • r

Puplinge estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 465 loĝantoj sur areo de 2,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 927 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Puplinge situas en oriento de la kantono ĉe la franca landlimo en distanco de naŭ kilometroj nordoriente de la kantonĉefurbo Ĝenevo. De Publinge oni havas mirindan belvidon al la masivo de Monto Blanka.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,64 km², de kiuj 4,5% estas kovritaj de arbaro, 74,6% servas por agrikulturo kaj 20,8% por setlado.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Puplinge limas en nordo al Choulex, en oriento al Presinge, en sudoriento al Ville-la-Grand (Francio), en sudokcidento al Ambilly (Francio), kaj en okcidento al Thônex.

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Presinge estas konektita al la publika transportreto de Ĝenevo per la buslinio n-ro C. La plej proksima stacidomo situas en distanco de nur kelkcent metroj aliflanke de la landlimo en Ville-la-Grand ĉe la franca trajnlinio de Ĝenevo al Thonon-les-Bains.

La unua dokumenta mencio de Puplinge datiĝas el la jaro 1573.[1]

Dum mezepoko Puplinge estis parto de la savoja urbo Ville-la-Grand. De 1536 ĝis 1567 Puplinge estis okupita de Berno. Dum la berna okupado Puplinge alprenis la reformitan kristanan religion, por poste denove sub savoja regado ĝi devis realiĝi al katolikismo. Inter 1792 ĝis 1816 Puplinge apartenis al Francio, tiam per la kontrakto de Torino ĝi fariĝis parto de la Respubliko Ĝenevo kaj kune kun ĝi de Svislando. Ĝis 1851 ĝi formis unu nuran komunumon kune kun Presinge. Tiam Presinge fariĝis memstara.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]