RuPaul
RuPaul (fakte RuPaul Andre Charles; naskita la 17-an de novembro 1960 en San-Diego, Kalifornio) estas usona aktoro, kantisto de danca muziko, kantisto-kantverkisto kaj prezentisto. [1][2] Li famiĝis tutmonde kiel reĝinjo en la 1990-aj jaroj. Post sia internacia sukceso kun la unuopaĵo Supermodel (You Better Work), li aperis en multaj televidprogramoj kaj filmoj kaj publikigis plurajn muzikalbumojn. Ekde 2008, RuPaul produktis kaj prezentis la realecan televidprogramon RuPaul's Drag Race, por kiu li gajnis Emmy-premion en septembro 2016. Ĉefe konata kiel reĝinjo, li ankaŭ aperas en viraj roloj, plejparte sub la nomo RuPaul Charles.[3][4]
Male al multaj reĝinjoj, RuPaul ankaŭ uzas sian viran rolulon publike.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1980-aj jaroj, li provis vivteni sin kiel subtera artisto kaj filmisto. Li unue famiĝis en la 1990-aj jaroj, kiam li estis regula figuro en la klubsceno de Novjorko kaj Atlanta. Li estis grava parto de la movado "klubinoj", kiu prosperis tiutempe. De tiam, li aktoris en diversaj filmoj kaj televidprogramoj kaj surdiskigis plurajn popalbumojn, el kiuj la plej fama estas la kanto "Supermodel (You Better Work)" el 1992, kiu estas konsiderata ikoneca kanto en la GLAT-komunumo.
RuPaul prezentis la intervjuspektaklon "RuPaul's Drag Race" ĉe VH1 en la 1990-aj jaroj.
En 1996, Andre fariĝis la vizaĝo de MAC Cosmetics, kolektante monon por la Mac AIDS Fund kaj fariĝante la unua transvestisto kiu lanĉis gravan kosmetikaĵan kampanjon.
Ekde 2009, li produktis kaj prezentis la realecan serion RuPaul's Drag Race, pro kiu li ricevis ses Primetime Emmy Awards, en 2016, 2017, 2018 kaj 2019. RuPaul estas konsiderata la plej komerce sukcesa reĝinjo en Usono. En 2017, li estis inkludita en la ĉiujara listo Time 100 de la plej influaj homoj en la mondo. En 2019, RuPaul estis deklarita "verŝajne la plej fama" reĝinjo de la mondo fare de Fortune.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gorman, Alyx, "RuPaul's Drag Race Australia: TV phenomenon coming to say 'shantay, g'day'", The Guardian, August 26, 2019. (en-GB)
- ↑ . RuPaul says his 10th grade teacher taught him 'the most valuable lesson I ever learned' (angle). CNBC (July 23, 2024). Alirita June 11, 2025 .
- ↑ . As 'RuPaul's Drag Race' Expands to the U.K., DragCon Shines Light on Its Mainstream Success (angle) (September 24, 2019). Arkivita el la originalo je September 26, 2019. Alirita November 18, 2019 .
- ↑ . RuPaul. Arkivita el la originalo je April 3, 2020. Alirita June 29, 2020 .

