Saltu al enhavo

Transilien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TRANSILIEN
emblemo
1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009)
Vagonaro 50017/18
1-a vojaĝo de Francilien (12/12/2009)

Vagonaro 50017/18

commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
LokoFrancilio
Image Francio
Transportsistema speco Trajno
Komenco de trafiko 1999
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 1 294 km
Nombro de linioj 5: Image Image Image Image Image
9: Image Image Image Image Image Image Image Image Image
5: T04Image T11Image T12Image T13Image T14Image
Nombro de stacioj 392 Image
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto SNCF Réseau
/SNCF
Transportisto SNCF / Transkeo
Image
v • d • r
Image
Transilien, Francilio
Image
Transilien, Parizo kaj ĉirkaŭaĵoj
Image
Transilien, Parizo (dec. 2015)

Transilien [tʁɑ̃s.il.jɛ̃] estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de SNCF. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de Francilio, kaj ankaŭ kelkajn situantajn en Normandio, Hauts-de-France kaj Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.

Dum la kvin linioj A, B, C, D kaj E konsistigantaj la RER transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion E), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj parizaj stacidomoj, krom linio U, liganta la urban komunumaron de Saint-Quentin-en-Yvelines en stacidomo La Verrière al la afer-kvartalo de La Défense sen transiri Parizon.

« Transilien », same kiel « TER » aŭ « TGV », estas varmarko apartenanta al SNCF. Kreita la 20-an de septembro 1999, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj trajnoj kaj al stacidomoj ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de RATP (parto de linioj A kaj B de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de TGV, kaj de vartrajnoj.

Kvin linioj de RER

[redakti | redakti fonton]
Image
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio.
Linioj de RER de Francilio
Linio Jaro de
ekfunkcio
Nombro da
haltejoj
Longeco Ekspluatanto(j)
Image 1969 46 109 km RATP / SNCF
Image 1977 47 80 km RATP / SNCF
Image 1979 84 187 km SNCF
Image 1987 59 197 km SNCF
Image 1999 25 60 km SNCF

Temas pri la parto ekspluata de SNCF.

Naŭ linioj de trajnoj

[redakti | redakti fonton]
Image
Nomenklaturo Logoo Klarigoj
Linio H Image Deirpunkto: Parizo-Nord
Linio J Image Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj IV, V kaj VI
Linio K Image Parizo-Nord - Crépy-en-Valois
Linio L Image Deirpunkto: Parizo-Saint-Lazare, Grupoj II kaj III
Linio N Image Deirpunkto: Parizo-Montparnasse
Linio P Image Deirpunkto: Parizo-Est
Linio R Image Deirpunkto: Parizo-Gare de Lyon
Linio U Image La Défense – La Verrière
Linio V Image Massy - Palaiseau – Versailles-Chantiers

Kvin linioj de tramoj

[redakti | redakti fonton]
ImageImage
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T4.

La 20-an de novembro 2006, ekfunkciis la 9-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri tramlinio T4 ekspluatata de SNCF, kiu ligas Aulnay-sous-Bois al Bondy, en Seine-Saint-Denis.

ImageImage
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T11.

La 1-an de julio 2017, ekfunkciis la 10-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 11 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Épinay-sur-Seine al Le Bourget.

ImageImage
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T13.

La 6-an de julio 2022, ekfunkciis la 11-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 13 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr.

ImageImage
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T12.

La 9-an de decembro 2023, ekfunkciis la 13-a linio aparta de RER de reto Transilien: temas pri Eksprestramo 12 ekspluatata de Transkeo, kiu ligas Évry-Courcouronnes al Massy - Palaiseau.

ImageImage
Image Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo T14.

Malfermo la 22-an de marto 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]