Post la enkondukaj paĝoj pri lokaj novaĵoj, la junia numero de Panoramo de la Granda Insulo prezentas la renoviĝon de la malagasa Esperanto-movado per novaj estraroj kaj reta voĉdonado. Sekvas prezento de Andranomena kiel rapide evoluanta kvartalo apud Antananarivo. La literatura parto enhavas tri originalajn poemojn verkitajn de Henriel. Artikolo pri la kasto Antevolo klarigas ĝiajn historiajn originojn, persistantan diskriminacion kaj strebojn al socia integriĝo. Historia biografio omaĝas la diplomaton Jean-Pierre Razafy-Andriamihaingo. Intervjuo kun emeritiĝonta instruistino el Analavory priskribas la ĉiutagajn defiojn de baza edukado en nia kamparo. Alia rubriko montras la kreskantan intereson de gejunuloj pri veldado kiel profesia ŝanco. La lingva paĝo proponas praktikan lecionon pri la malagasa. La numero finiĝas per speciala dosiero por la ferioj kaj malkovrigas al la gelegantoj niajn subĉielajn bazarojn.
Se la vivo kaj la popolo de Malagasio vekas vian intereson, ne hezitu aboni al Panoramo de la Granda Insulo. Informoj pri abonado aperas en la tria foto de la gazeto.


























